Ĝuu la printempkomencon kun ni en GDL!*

Printempo alvenis kaj la suno brilas tiom bele en Guadalajara, ke vi devas ĉeesti la tre baldaŭan renkontiĝon por esperantumi. Ĉifoje ĝi okazos en la venonta dimanĉo, la 26an de marto en la domo de Mauricio.

La kunveno komenciĝos je la 16a kaj ni pasigos kune tri ege amuzajn, interesajn horojn. Ne forgesu kunporti manĝaĵojn kaj/aŭ trinkaĵojn por kundividi! Por havi la adreson ekzaktan de la kunvenejo kaj pliajn informojn, bv. iri al la paĝo de la evento en Facebook: https://www.facebook.com/events/1830158670343454/?notif_t=plan_user_invited&notif_id=1490296607669770 aŭ voki al 33 123 875 34

Ni atendas vin varme!

* Verkis: Mallely Martínez M. Organizas: Klubo Esperanto-GDL.

Categorías: