Aŭguste estos IJK en Wiesbaden, Germanio*

Unu el la plej atendataj eventoj por la esperantoparonlantoj estas la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazas ĉiujare en diversaj partoj de la mondo. En 2015, la 71an IJK estos gastigata de la germana urbo Wiesbaden kie, parenteze, oni filmis la meksikan filmon “Guten Tag Ramón”.

IJK komenciĝos tuj post la Universala Kongreso, tio estas, la 2an de aŭgusto kaj finiĝos en la 9a. Kiel kutime la programo estos interesa kaj mojosa, la partopreno multnombra kaj la sperto ne forgesebla.

Ĉu vi volas scii pli pri la evento? Do vizitu la sekvajn paĝojn, kie estas kompletaj informoj:

Retpaĝo de IJK: http://ijk2015.tejo.org/

Facebook: https://www.facebook.com/?ref=tn_tnmn#!/junularakongreso?fref=ts

Pli aliĝo al diversaj karavanoj, inter ili de UK al IJK, vizitu: http://www.alesk.eu/karavano/karavanoj 

Venu kaj konu la junularon de la mondo!

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de la ttt de IJK.