Alvenis tempo por praktiki Esperanton en CDMX, 11an de aŭgusto*

Ne forgesu nian rendevuon en la venonta dimanĉo, la 11an de aŭgusto je la 16ah. Ni renkontiĝos en la rapida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las estrellas”, kiu troviĝas en Circuito interior 193, col. Verónica Anzures en la ĉefurbo de Meksiko. La plej proksima metrostacio estas "Normal", kiu apartenas al la blua linio #2.

Venu kaj invitu viajn amikojn kaj konatulojn, ni praktiku kaj ĝuu la efikecon de tia ĉi komunikilo, tamen ne zorgu se vi ankoraŭ ne parolas la lingvon, se vi estas komencanto aŭ se vi kapablas diri nur “saluton”. Ĉiuj ni iam estis kiel vi, sed nur parolante kaj erarante oni povos lerni, ni helpos vin!

La evento estas senpaga kaj eblas tie konsumi manĝaĵojn. Tiu ĉi renkontiĝo estos enkonduko por partopreni “Paralela Universo”, ĉu en la ĉefurbo aŭ en aliaj de la lando. Iru al la sekva ligo, kie troviĝas la listo de tiaj eventoj: https://www.facebook.com/pg/paralelauniverso/events/

Ĉu demandoj, duboj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendu poŝtelefonan mesaĝon al 55 4811 5744

Ni atendos vin tie!

*Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

Categorías: