Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

16a Meksika Kongreso de Esperanto

16a mek emblemo

Esperanto denove kunvenigas nin!

Estas renkontiĝoj, kiuj lasas spuron, kaj momentoj, kiuj meritas esti revivitaj. Ĉi-jare ni havas novan okazon por revidi amikojn, kunlaborantojn kaj konatojn, fortigi interligojn, kundividi spertojn kaj malkovri novajn ideojn, kiuj plu antaŭenigos la Esperanto-movadon en nia lando.

Kun granda entuziasmo, la Estraro de la Meksika Esperanto Federacio A.C. invitas vin partopreni en la 16-a Meksika Kongreso de Esperanto, kies ĉefa temo estos:

"Meksiko en Mondaj Ŝanĝoj”

Dum tri tagoj ni ĝuos spacon por lernado, kultura interŝanĝo kaj kunestado, kie Esperanto estos la ponto, kiu kunigos nin por kundividi sciojn, projektojn kaj iniciatojn kun homoj el diversaj regionoj de Meksiko kaj el aliaj landoj.

La kongreso okazos de vendredo la 13-a ĝis lundo la 16-a de novembro 2026 en la Centro Cultural Ignacio Padilla, situanta ĉe Cándido Áviles s/n, angulo kun Del Constituyente, kvartalo Constituyentes FOVISSSTE, Querétaro.

Kadre de la programo okazos diversaj edukaj, kulturaj kaj distraj agadoj, inter kiuj:

  • Prelegoj pri la ĉefa temo de la kongreso.
  • Konferencoj rilataj al Esperanto kaj ĝia movado.
  • Laborgrupoj kaj rondtablaj diskutoj.
  • Kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj.
  • Distraj agadoj kaj ludoj.
  • Libroservo.
  • Kultura vespero kaj spacoj por kunestado.

Krom lerni kaj praktiki la lingvon, ĉi tiu kongreso estas bonega okazo por fortigi la diskonigon de Esperanto je nacia kaj internacia nivelo, krei novajn kunlaborajn projektojn, interŝanĝi spertojn pri la instruado de la lingvo kaj plu konstrui ĉiam pli fortan kaj partopreneman movadon.

Ĝi estos nekomparebla okazo por praktiki Esperanton en etoso de amikeco, revidi malnovajn amikojn, konatiĝi kun novaj homoj kaj krei ŝancojn, kiuj fortigos la estontecon de nia lingvo en Meksiko.

Ni rekomendas al vi anticipe organizi vian transporton kaj rezervi vian loĝadon kiel eble plej frue. Se vi bezonas ian helpon, precipe se vi estas eksterlanda vizitanto, ne hezitu kontakti nin ĉe:

sociajretojesperantomexico@gmail.com

Jen la aliĝkotizoj por la kongreso:

Bonvolu konsideri, ke la partoprenkotizoj estas en meksikaj pesoj kaj ne inkluzivas manĝojn, loĝadon nek specialajn ekskursojn.

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la Meksika Esperanto Federacio, vi povas fari tion klakante la sekvan ligilon:

Aliĝilo al MEF por 2026

Aliĝu kaj fariĝu parto de ĉi tiu granda sperto! Vi povas aliĝi al la kongreso klakante la sekvan ligilon:

Aliĝu al la 16a MEK

Ĉiaj komentoj, demandoj aŭ proponoj estos bonvenaj. Restu atentaj pri la informoj kaj ĉiuj novaĵoj, kiujn ni iom post iom diskonigos.

Ni faru el ĉi tiu 16-a Meksika Kongreso de Esperanto renkontiĝon plenan je lernado, inspiro, kunlaboro kaj amikeco.

Estas tempo revidi unu la alian, kaj ne ekzistas pli bona loko por tio ol nia kongreso!

Pagmaniero:

Banko: Santander
CLABE: 014180140262788253
Kartnumero: 5547182038066820
Santander-kontnumero: 14026278825
Nomo: Miguel Zúñiga (kasisto)

Organizantoj:

Meksika Esperanto Federacio A.C., aktivaj membroj de la asocio kaj Esperanto-Querétaro.

 

 

Categorías

Somera renkontiĝo ĉe IKEA Oceanía

somera renk

Saluton al ĉiuj! 👋

Ni ĝojas inviti vin al nova renkontiĝo ĉe IKEA Oceanía, kie ni denove havos agrablan okazon por kunveni, praktiki Esperanton kaj pasigi bonan tempon kune 🌿☕

Ĉi-foje ni renkontiĝos en la restoracio de IKEA por ĝui bonan manĝon, babili kun novaj kaj malnovaj amikoj, kaj partopreni en kelkaj interesaj aktivecoj.

📍 Loko: restoracio de IKEA Oceanía
(Av. del Peñón 355, Moctezuma 2da Sección, Venustiano Carranza, Meksikurbo; https://maps.app.goo.gl/NrZtKcBZQBbgbLRb9 )

📅 Dato: sabate, la 27-an de junio 2026
🕖 Horo: 19:00 h

Kion ni faros?

  • 🍽️ Manĝado

  • 📚 Libroservo

  • 🎤 Fulmoprezentoj de ŝatataj libroj: se vi volas, kunportu libron, kiun vi ŝatus rekomendi al aliaj, kaj prezentu ĝin en unu aŭ du minutoj

  • 💚 Parolado de Esperanto en amika etoso

La restoracio de IKEA ofertas diversajn manĝojn, desertojn, trinkaĵojn kaj svedajn specialaĵojn, do ĉiuj povos trovi kaj aĉeti ion laŭ sia gusto ☕🍰🧆

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston sendante mesaĝon al la numero 55 37 84 24 01 📞
aŭ skribante al la WhatsApp-grupo:
👉 https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI

Ni esperas vidi vin tie por ĝui agrablan vesperon de Esperanto, libroj kaj amikeco! 🌱📖✨

Maja renkontiĝo ĉe IKEA Oceanía

maja ikea renk

Saluton al ĉiuj! 👋
La monato de majo jam alvenis, do venu pasigi agrablan posttagmezon kun ni ĉe la restoracio de IKEA Oceanía! Ni havos neformalan renkontiĝon por babili, praktiki Esperanton kaj ĝui manĝaĵojn, desertojn aŭ kafon en komforta etoso ☕🍰

📍 Loko: restoracio de IKEA Oceanía
(Av. del Peñón 355, Moctezuma 2da Secc, Venustiano Carranza, 15530, CDMX, Meksikurbo https://maps.app.goo.gl/qrhEuySHhLTMcJFp7 )

📅 Dato: Sabate, la 16-an de majo 2026
🕞 Horo: 13:00 h

La restoracio de IKEA ofertas diversajn manĝojn, trinkaĵojn kaj famajn svedajn specialaĵojn 🧆✨. Estos bona okazo por konatiĝi kun novaj homoj, praktiki Esperanton kaj simple ĝui trankvilan renkontiĝon kune.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston sendante mesaĝon al la numero 55 37 84 24 01 📞
aŭ skribante al la WhatsApp-grupo:
👉 https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI

Ni esperas vidi vin tie! 🌱

Categorías

Zamenhofaj tekstoj en la Verda Apartamento

zamenhofaj tekstoj

Saluton! 👋

Ni invitas vin al speciala renkontiĝo ĉi sabate en la Verda Apartamento, spaco por renkontiĝi, babili, praktiki Esperanton kaj agrable pasigi tempon kune. ✨

Ĉi-foje, nia ĉefa aktiveco estos legi kaj diskuti kelkajn tekstojn de Zamenhof, krom ĝui amikan etoson kaj konversacii 📖

📍 Loko: Verda Apartamento
Konstruaĵo Diamante 404, Unidad Habitacional Real de Las Joyas, strato Anastacio Bustamante 29, kvartalo Presidentes, Iztapalapa, Meksikurbo

📅 Dato: Sabate, la 11an de aprilo de 2026
🕓 Horo: 16:00 h

Estos bonega okazo por kunesti, ripozi kaj kunhavigi tempon kun aliaj esperantistoj kaj amikoj. Vi povas kunporti ion por manĝi aŭ trinki por kundividi, se vi volas 🥤🍪

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston sendante mesaĝon al 55 37 84 24 01 📞
aŭ al la WhatsApp-grupo:
👉 https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI

Ni ĝoje atendos vin! 🌱✨

Categorías

MEF en VARIE

variea bildo

Kun granda ĝojo ni volas anonci al vi pri nia morgaŭa partopreno ĉe VARIE (Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj). Temas pri internacia, Amerika, virtuala renkontiĝo kiun vi ne ŝatos maltrafi!

Ĝi okazos vendrede, la 20-an de Marto je la 18:00a h en Meksikurbo

Ci-foje, Meskika Esperanto-Federacio (MEF) respondecas pri la programo.

Ni atendas vin!

Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/85311687329

Aŭ ĉe Eventa Servo sub Meksiko

Vojaĝo per trajno kaj Pikniko en la Parko!

vojaĝo kaj pikniko

Karaj esperantistoj! 😃💚
Ni invitas vin al agrabla, teknologia kaj natura aventuro per la Tren Interurbano! Tiel ni komencos la venontan monaton:

🗓️ Dato: 1a de marto
🕙 Rendevuo: 10a matene
📍 Loko de ekiro: Metro Observatorio

🚆 Ni veturos ĝis la stacio Metepec
💰 Kosto de trajno: $80 MXN

🚌 De tie ni prenos aŭtobuson al Parque Ambiental Bicentenario
💰 Kosto de la buso: $14 MXN

🌳🌞 En la parko ni faros piknikon, ripozos, interparolos en Esperanto kaj ĝuos la naturon kune! 🧺🥪🍉

🔁 Poste ni revenos kune al Metro Observatorio.

🎒 Rekomendoj:
Bonvolu kunporti:

  • 🧴 sunŝirmilon

  • 🧢 ĉapelon

  • 💧 sufiĉe da akvo

  • 🧺 manĝaĵojn por dividi

  • 🪑 kovrilon por sidi sur la herbo (laŭvole)

  • 😄 bonan humoron!

📲 Bonvolu konfirmi vian ĉeeston en nia WhatsApp-grupo:
👉 https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI

🌞💚 Ni atendas vin por bela tago en naturo kaj amikeco! 😺🌿

Categorías

Ekskurso al Tlaltizapán, Morelos!

karnavalo

Karaj esperantistoj… 😃
Aperas interesa ŝanco por koni la 🎭 pitoreskan karnavalon en Tlaltizapán de Zapata, Morelos!

Nia amikino Claudia 💚 invitas nin al tre amuza kaj amema plano por ĉi tiu semajnfino:

🗓️ Rendevuo: Sabate matene (14a de februaro) je la 🕙 10a horo
📍 Loko: Busstacio en Taxqueña
(Terminal Central de Autobuses del Sur Taxqueña)
👉 https://maps.app.goo.gl/AVtfcoF6eSspV2FG9

🚌 Vojaĝo: per buso kaj alia transporto al Tlaltizapán, gvidotaj de ŝi.
💰 Kosto de la vojaĝo ekde Meksikurbo: ĉirkaŭ $250 MXN

🎭 Vizito al la ĉijara karnavalo de Tlaltizapán

🏠 Tranoktado ĉe Claudia
🍽️ Por manĝado kaj loĝado, bv. doni $400 MXN por la tuta restado.

🏊‍♂️ Dimanĉe (15a de februaro): irado al proksima naĝejo
👉 https://maps.app.goo.gl/G6MAdz6kTAjU99WK9

🎟️ Eniro: $80 MXN

🔁 Reveno: ĉirkaŭ $250 MXN

💵 Entute: almenaŭ $1000 MXN po persono
⚠️ Rekomendinde, ke almenaŭ 60% estu kontanta mono, ĉar loĝado, manĝado, transporto kaj naĝejo devas esti pagataj kontante.

📲 Nepre konfirmu vian ĉeeston al Claudia S. Milchorena.
📞 55 39 55 42 57 (Whatsapp)

🚨💚 Ne maltrafu la ŝancon! 😺🎉

Respondeculino: Claudia S. Milchorena

Categorías

✨ Esperantista kunveno ĉe IKEA Oceanía! ✨

dubai

Karaj esperantistoj! Vi estas varme invititaj al nia esperantista kunveno lunde, la 9-an de februaro je la 19:00 h ĉe la manĝejo en IKEA Oceanía. Ni ĝojas anonci ke Julio, esperantisto el Brazilo kiu loĝas nun en Dubajo, kunvenos kun ni por interparoli kaj kundividi pri la internacia esperantista komunumo.

📍 Loko: Manĝejo de IKEA Oceanía
📌 Adreso: Av. del Peñón 355, Moctezuma 2a Secc, Venustiano Carranza,
15530 Ciudad de México, CDMX, Meksiko
🕒 Horo: 19:00 h
📅 Dato: lundo, la 9-an de februaro de 2026

📲 Bonvolu konfirmi vian ĉeeston per mesaĝo en nia WhatsApp-grupo aŭ al 55 37842401:
👉 https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI

😺 Ni atendas vin kun ĝojo kaj intereso! 💚

Categorías