Donaceto por membroj de MEF dum la Zamenhofa Tago

Dum la pasinta “Tago de la libro en Esperanto”, Meksika Esperanto Federacio volis dorloti aktivajn membrojn, kiuj loĝas en diversaj provincoj de la lando kaj kiuj, plej eble pro malproksimeco, ne povis ĉeesti la Z-tagofeston okazinta en la ĉefurbo de Meksiko.

Tial nun estas plezurige por ni anonci ke la gajnintoj de la librolotumado estas la sekvaj homoj:

Carlos López G. el Tapachula, Chiapas

Raúl Antoniano M. el Tequisquiapan, Querétaro

Roxana Jiménez A. el San Luis Potosí, SLP

Verónica Vázquez V. el Cholula, Puebla

Do ni petas ilin kontakti nin al estraro@esperanto-mexico.org por kunakordi pri la sendado de la verkoj.

GRATULON AL ILI, DANKON PRO LA APOGO AL MEF DUM 2017!

Categorías: