Duolingo havas nun pli ol milionon da Esperanto-lernantoj*

Ekde du jaroj Esperanto estas inter la lerneblaj lingvoj de la fama retejo nomata DUOLINGO. En 2015 aperis la versio esperanto por parolantoj de la angla, en 2016 por hispanparolantoj kaj ĉijare komenciĝis la laboro de la kurso Esperanto por portugallingvanoj.

Danke al la konstanta laboro de kontribuantoj de la publikigitaj kursoj kaj, kompreneble, al la intereso de la homoj, ni ĵus superis milionon da Esperanto-lernantoj, tio ege ĝojigas nin ĉar se la afero tiele daŭras, certe oni povos inkludi pliajn lingvojn kiel nun la portugalan, kiuj lingvoj sekvos?

Verkis: Mallely Martínez.

Categorías: