Ekparolu!*

Ĉu vi konas la projekton de edukado.net nomata “EKPAROLU!”?

Ĝi estas bonega eblo por homoj, kiuj ĵus finis bazan kurson (A2 nivelo), sed al kiuj mankas la parola praktiko. En tute internacia etoso kaj helpe de spertaj E-parolantoj nomataj “ONKLOJ”, la novuloj, t.e. la “NEVOJ”, ne nur plibonigos sian lingvan nivelon sed integriĝos al la esperanta movado.

La komunikilo estos la interreto, pere de kelkaj skajpaj sesioj la “ONKLOJ” tute kore kaj afable gvidos la “NEVOJN”, parolante pri temoj de la ĉiutaga vivo.

Ĉu vi volas scii pli pri la afero? Ĉu vi volas iĝi onklonevo? Do iru al la sekva ligo por havi kompletajn informojn http://edukado.net/ekparolu

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de edukado.net

Categorías: