Ekskurso al Molino de Flores, 17an de marto, 9ah.

Por instigi la homojn praktiki Esperanton, pasi agrablan tempon kaj disvastigi la lingvon, ni okazigos belan ekskurson proksime de la ĉefurbo. Ni iros al “Exhacienda Molino de flores”, kiu troviĝas en Estado de México, en la municipo de Texcoco.

La invito estas malfermita kaj por esperantoparolantoj kaj por la ĝenerala publiko.

Jen la informoj:

Dato: dimanĉe, la 17an de marto 2019.

Ekiro: je la 9a matene en la aŭtobusa stacio “TAPO”, kiu troviĝas en la metrostacio San Lázaro, linioj 1 kaj B, rozkolora kaj verda/griza respektive.

Kosto: Ĉiu pagos sian transporton (proks. 100MXN tien kaj reen), manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ni planas tie manĝi tradiciajn manĝaĵojn kiel tlacoyos, quesadillas, sopes, ktp.

Sed kio estas en “Exhacienda Molino de flores”? Bv. viziti la sekvan ligon por (ek)scii pri tio: https://www.youtube.com/watch?v=5rH1HZsHiQc

Ĉu duboj, demandoj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org aŭ alvoku al 55 16 77 83 72

Partoprenukundividu la informojn kaj invitu viajn parencojn, konatulojn kaj amikojn!

Organizas: Edith Ibariaz. Kunlaboras: MEF

Categorías: