Ekskurso al nacia parko “Desierto de los leones”, 19an de marto*

Ĉu vi volas ĝui samtempe esperanton kaj naturon? Ĉu vi ŝatus ekskursi kun geamikoj, promenadi, pasi agrablan tagon, disvastigi kaj praktiki esperanton? Do tiu ĉi invito estas por vi.

Venu en la sekva dimanĉo, la 19a de marto je la 9ah. al bakejo “El globo”, kiu estas tuj ekster la metrostacio San Pedro de los Pinos, kie ni ekos la veturadon al nacia parko nomata “Desierto de los leones”.

Kie ĝi troviĝas? Ĝi estas en la okcidenta parto de la Ĉefurbo de Meksiko, la adreso estas: Carretera México-Toluca s/n, Col. La venta. Cuajimalpa.

Kion ni trovos tie? Tiu grava parko havas pli ol 1800 hektarojn da arbaroj kun diversaj arbo, fungo kaj besto-specoj, ekzistas ankaŭ eks-monaĥejo, ermitejoj, muzeo kaj piknika zono. Se vi volas vi povas kunporti vian propran lunĉon, tamen en la parko ekzistas restoracioj, kie vi povos gustumi nacian, tradician kaj eĉ internacian manĝojn, ekster ĝi oni trovos surstratajn manĝbudojn je bonaj prezoj.

Por eniri en la parkon ĉiu devas pagi 10.50 meksikajn pesojn. Bv. kunporti komfortajn vestaĵojn kaj ŝuojn kaj atentu ke pro ĝia alteco, la klimato en la zono estas iom malvarmeta.

Ni petas bonvole konfirmi ĉeeston plej malfrue en la 16a marto, skribu al mek2013@esperanto-mexico.org aŭ sendu mesaĝon al la suba poŝtelefonnumero.

Bv. esti akurata! Se vi vojaĝos tien dise vi povas rekte trovi nin en “Desierto de los leones”, serĉu nin en la enirejo de la parko je la 10a45, en la kazo de perdo, bv. telefoni al 5566741733.

* Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Guadalupe Vega.

Categorías: