Esperanto-MTY havos kunvenon en la 22a de aprilo, 15ah.*

Ĉu vi ĝuis la pasintan kunvenon de la grupo Esperanto-MTY? Ĉu vi pretas ĉeesti la venontan? Do komencu plani vian partoprenon! Ĝi okazos en sabato, la 22an de aprilo je la 15ah., ĉifoje ni manĝos kune en la restoracio Sanborns, en la centro de la urbo. La ekzakta adreso estas:

Mariano Escobedo sur no. 920

Col. Centro, Monterrey, NL.

Ĉu vi havas dubojn aŭ volas havi pliajn informojn? Do skribu en nia grupo en Facebook https://www.facebook.com/groups/242535445792241/ aŭ sendu telefonan mesaĝon al 811 900 0829.

Ni grandigu nian teamon! Bonvenas komencantoj, komencintoj, fluparolantoj, eĉ scivolemuloj.

Ĝis tiam!

Categorías: