Esperanto por hispanparolantoj ĉe Duolingo aperos en venontaj semajnoj*

Kiel pluraj scias, Duolingo estas fama, senpaga retejo por lernado de lingvoj, ĝis nun eblas lerni Esperanton en duolingo nur pere de la angla kaj tie jam ekzistas 426000 lernantoj.

La preparado de Esperanta kurso por parolantoj de la hispana komenciĝis en oktobro de la pasinta jaro, ekde tiam, preskaŭ 12000 personoj jam atendas ĝian aperigon, aliflanke teamo de denaskaj hispanparorantoj laboras forte por povi finfine funkciigi la kurson por la publiko.

Nuntempe la mastruma teamo konsistas el tri aktivuloj el Argentino, du el Hispanio kaj unu el Meksiko, kiuj per la kunlaboro de la “akademio de Esperanto” troviĝas en la lastaj preparlaboroj. La nunaj planoj estas ke la homoj povos eki la kurson en la unua semajno de julio.

Tamen por ke vi tuj sciu pri la novaĵo, ni rekomendas ke vi iru al la sekva ligo kaj petu ke oni informu vin pri tio klakante sur “notificarme cuando esté disponible” https://www.duolingo.com/course/eo/es/aprende-esperanto-en-línea

Krome, ni invitas vin aliĝi al la ĵus kreita facebook-grupo nomata “Comunidad Esperanto Duolingo” kiu troviĝas ĉe: https://web.facebook.com/groups/1711812765736878/1712579295660225/?notif_t=group_activity&notif_id=1466097187591429

Informu vian konatulojn pri la afero kaj EK al Esperanta mondo!

* Verkita de Mallely Martínez M.

Categorías: