Esperanto por hispanparolantoj troviĝas en la 3a fazo*

Estas plezuro publikigi, ke administrantoj de Duolingo informis la kunlaborantojn de la kurso de Esperanto por hispanparolantoj, ke ekde hodiaŭ, 12an de junio, la kurso ne plu estas en beta fazo sed ĝi apartenas al la “familio” de lingvoj, kiuj troviĝas en la fazo 3, kiel ekzemple angla, franca aŭ itala por hispanlingvanoj, tio signifas kursoj kiuj estas stabiliaj.

De la publikigo de la kurso ĝis nun pasis iom pli ol sep monatoj, tempo dum kiu “esperanto para hablantes de español”  iĝis stabila kun ne tiom da raportoj kaj kun sufiĉe da gelernantoj, nun iom pli ol 140mil.

Tian rezulton ni devas festi kune! kiel? Disvastigante la informojn, invitante konatulojn, amikojn, familianojn provi lerni internacian lingvon en relative malmulte da tempo kaj uzata ĉirkaŭ la mondo.

Kompreneble, oni povas rekomendi nur tion, kion oni konas… ĉu vi jam estas parto de esperanto por hispanlingvanoj? Se ne, iru tien kaj komencu la kurson tuj!: https://www.duolingo.com/course/eo/es/aprende-esperanto-en-línea

Verkis: Mallely Martínez M.

Categorías: