Esperantoparolantoj de la meksika ĉefurbo vizitos Chapultepec, 7an de oktobro!*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin partopreni en sia monata renkontiĝo, kiu okazos dimanĉe, la 7an de oktobro. Ĉifoje ni vizitos la Katelon de Chapultepec kaj promenos en la ĉirkaŭaĵo.

Ni planas renkontiĝi je la 10ah. ĉe la ĉefa enirejo de la kastelo, vi simple supreniru la ŝtuparon alvenante al la loko kaj vi trovos ĝin. En la kazo ke vi perdiĝos, sendu mesaĝon aŭ telefonu al numero publikigita sube.

La adreso estas:

Primera sección del Bosque de Chapultepec s/n

Del. Miguel Hidalgo

11580

Ĝi facile atingeblas per metroo, oni devas iri al metrostacio nomata “Chapultepec”, linio 1 rozkolora. La enirejo estos senkosta.

Ni rekomendas vin kunporti lunĉon, post la vizito al katelo ni povas fari etan piknikon en la bela arbaro de Chapultepec. Ĉu vi ne konas ĝiajn instalaĵojn? Vidu la sekvan filmeton, angle subtitolita hispane, por havi pli da emo akompani nin!: https://www.youtube.com/watch?v=5r1tmTobXrU

Ĉu vi volas havi pli da informoj? Voku aŭ sendu telefonmesaĝon al 55 2139 9734

Memoru ke ĉiuj rajtas partopreni, eĉ akompanantoj kaj scivolemuloj.

Ni atendas vin kore!

* Organizas: MEF kaj Ana Luisa Velasco.

Categorías: