Español
Esperanto
Eta renkontiĝo en Meksikurbo
Submitted by admin on Lun, 06/29/2009 - 13:16
Somera Esperantokurso en la Ĥemia Fakultato, UNAM
La partoprenantoj de la nuna somera kurso de Esperanto en la Ĥemia Fakultato dezirante koni pli da esperanto-parolantoj invitas al la samideanoj, kiuj loĝas en aŭ proksime de Meksikurbo renkontiĝi por tagmanĝi en la jam konata restoracio Fernando's, kiu troviĝas en:
Miguel Angel de Quevedo No. 99
Col. Chimalistac
Ĝi estas tre proksime de la metrostacio M. A. de Quevedo.
Ni atendas vin ĉi-vendrede, 3an de julio, post la 14a horo por tagmanĝi aŭ kafumi, babili kaj havi tre agrablan tempon.
Bonvolu konfirmi vian ĉeeston sendante retpoŝtmesaĝon al dancxjo_m ĉe yahoo.com
aŭ telefonu al 55-2342-9932
Partoprenu, ĝuu, kaj kuraĝigu la novajn esperantistojn!
Categorías: