Impresoj kaj spertoj de meksikaj lernantoj en kurso de UEA-TEJO-KEL, parto 1

Nun ni publikigas informojn pri impresoj kaj spertoj de kelkaj meksikanoj, kiuj partoprenis kiel lernantoj en reta kurso lanĉita de Universala Esperanto Asocio, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Kolombia Esperanto Ligo. Ĝi okazis inter la 29a de junio kaj 22a de aŭgusto kaj indas mencii ke tiun kurson finis entute 68 homoj el Meksiko, ni tre ĝojas pro tio kaj speciale ni ege dankas tiujn 14 homojn, kiuj sendis al ni sian tekston por publikigo.

Ĉi sube vi trovos la skribaĵon de 7 el ili, do atendu la duan parton!

…………………

Pablo D. Camberos S., kinematografia studento. Ĉefurbo de Meksiko.

Mi atestis la penon kaj klopodojn de organizantoj kaj instruistoj, speciale de tiu, kiu estis mia instruisto dum la tuta kurso, Jezer Dorante.

La kunlaboro inter instruistoj kaj lernantoj kaj la disponebleco de ĉiuj por lernadi estis sendube ege grava por daŭrigi la lernadon de esperanto kaj ekvidi ĝiajn horizontojn; ekzemple, la malfermo de senfina kvanto da pordoj al diversaj scioj kaj, eble, vojo al plurlingveco.

Esperanto estas, do, bonega maniero kompreni tiom da diverseco; homaj pensmanieroj kaj sentemecoj, kiuj komunikiĝas pere de neŭtrala lingvo, penplena je didaktika kaj kreiva potenco.

 

Alejandra Fernández, psikologia studento. Ĉefurbo de Meksiko.

La impresoj, kiujn mi havis pri la kurso, estis tre agrablaj, en du monatoj ĝi donis al mi la eblon ne nur lerni facilan kaj rapide lerneblan lingvon sed ankaŭ renkontiĝi kaj paroli kun nekredeblaj homoj el diversaj mondopartoj, malgraŭ tio ke, aŭ ni havis malsaman denaskan lingvon aŭ la hispana de la partoprenantoj foje estis iom alia.

La instruistoj estis ĉiam afablaj kaj paciencaj kaj danke al ilia penado kaj amo en ĉiu klaso, mia intereso lernadi iĝis pli kaj pli granda. La interagado en mia grupo estis bela, krome indas mencii, ke mi lernis ne nur de la instruistoj, sed ankaŭ de miaj samklasanoj.

Kion pli mi povas diri? Simple ke la kurso estis mirinda, amuza kaj ke estas nekredeble ke en tiom mallonga tempo oni povas lerni tiom multe.

 

Alondra Mijangos, psikologo-verkisto. Acapulco, Guerrero.

La kurso de Esperanto estis por mi granda okazo lerni ne nur novan lingvon, sed ankaŭ malkovri ian senfinan lingvistikan mondon

penplena je artaj kaj mensaj ebloj, kie la vortfarado estis, estas kaj ĉiam estos enorme ekscite.

Kiam Esperanto venas al mia menso, mi pensas pri aparta mondo, kiu naskiĝas pere de kompreno kaj gustumo de radikoj kaj afiksoj. Jes, ja oni elpensas la lingvojn malsame post tiu ĉi aventuro.

Krom esti mirida spaco kun tre atentemaj kaj interesaj samklasanoj kaj intruistoj, la esperanta kurso donis al mi multajn ilojn por analizi, uzi kaj ami la plej gravan lingvon por idealismaj homoj. La kursorganizado estis perfekta por atingi altkvalitan lernadon grupe kaj individue kaj ĝi ankaŭ donis al ĉiuj la eblon paroli pri aferoj, kiujn ni ŝatas kaj fine la ŝancon rekontiĝi iam denove por kune daŭrigi la lernadon.

 

J. Luis Navarro I., psikologo-instruisto. Acatlán de Juárez, Jalisco.

Komence mi havis iom da timo, ĉar mi neniam antaŭe partoprenis en interreta kurso, tamen la instruistaro ĉiam estis tre afabla, ili forigis dubojn kaj la plej multaj klasoj estis amuzaj, en ili ekestis interesaj temoj kaj ludoj. Tiu ĉi sperto estis bonega por mi, ĉar mi konis komencantojn, kiel mi, kaj ekspertulojn kiel la instruistoj.

Mi do nur volas fini dirante ke  Esperanto estas viva, hodiaŭ pli viva ol neniam!

 

M. Efrén Ramírez R., instruisto. Juchitepec, Estado de México.

La Esperanta kurso estis por mi tre produktiva kaj agrabla sperto ĉar, unuflanke, mi lernis novajn aferojn kaj, aliflanke, mi plifirmigis antaŭajn sciojn pri la lingvo, krome estis tre agrable koni tie valorajn homojn.

Do mi volas gratuli kaj organizantojn kaj la instruistojn pro la brila laboro, ili estis ĉiam tre afablaj kaj akompanis nin en la lernado, tial ke mi sentas motivadon daŭrigi la lernadon pri la esperantista kulturo, krome la kurso malfermis al mi pordojn por praktiki la lingvon kun miaj samklasanoj.

 

Rubén J. Reyes L., infanĝardena vartisto. San Luis Potosí, SLP.

Mi opinias, ke la lernado de la lingvo en pasinta kurso de Esperanto por hispanoparolantoj estis unu el miaj plej bonaj spertoj dum ĉi tiu kvaranteno, ĝi estis mirinda okupiĝo kaj tie mi trovis multe da motivado.

Kvankam homoj diris al mi ke Esperanto ne utilas, mia sperto en la kurso estis mirinda; mi renkontis multajn homojn el diversaj landoj, tial mi ankaŭ povis konatiĝi kun ties kulturo. Krome mi sentis, ke mi reakiris mian Esperanton kaj tio estis tre grava por mi, ĉar tial mi povas partopreni aktive en kultura muzaiko. Fine mi povas aserti ke, kompreneble, la lingvo estas tiel bela kiel utila, ĝi estas fakte fenestro al la mondo.

 

Edgar Trujillo, orkestra ĥoristo. Toluca, Estado de México.

Mi estas kontenta ĉar mi partoprenis la esperantan kurson, kie mi rimarkis en kiom malmulte tempo oni povas lerni ĉi tiun lingvon kompare kun aliaj. Mi havas atestilon pri la itala, kiun mi povis akiri nur post du jaroj da lernado, tamen en monato kaj duono mi jam povis ekparoli Esperante kaj tio danke al sperto de la instruistoj, kiuj helpis min forigi dubojn dum la kurso kaj donis al mi multajn rimedojn por plu lerni la lingvon, krome, kaj tre grave, restas al mi la eblon praktiki ĝin kun la aliaj samklasanoj.

....................

* En la bildo aperas instruistoj kaj lernantoj de la kurso, kiuj ne nepre korespondas al homoj, kiuj sendis tekstojn publikigitaj ĉi tie.

Categorías: