Interkona vespero, malfermita por ĉiuj, ¡¡PARTOPRENU!!, 15an de novembro
Meksika Esperanto Federacio kaj la LKK de la 13a MEK, invitas vin partopreni vendrede, la 15an de novembro je la 18ah., en la “interkona vespero”, kiu okazos kadre de la 13a Meksika Esperanto-Kongreso. La invito estas por ĉiuj: kongresanoj kaj kiuj nur volas / povas partopreni en tiu ĉi kunveno.
La adreso de la renkontiĝejo estas:
Restaurante del “Hotel Isabel”
Isabel la Católica #63, ĉe la angulo kun la strato República del Salvador
Historia centro
Ĉefurbo de Meksiko
Tel. 55181213
La plej proksima metrostacio estas “Isabel la Católica”, rozkolora linio #1. Sube de la teksto vi povos trovi mapon.
La kunveno mem ne havas koston sed ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Estas kompletaj vespermanĝoj ekde $80.00 (okdek meksikaj pesoj) kaj inkluzivas supon, ĉefan manĝon kaj kafon aŭ teon, tamen ankaŭ eblas peti ion de la menuo.
En la “Interkona Vespero", la partoprenontoj de la 13a MEK, havos la eblon tiam registriĝi kaj ricevi sian kongresmaterialon.
La ĝenerala publiko, esperantoparolantoj kaj ĉiuj aliaj, povos akiri biletojn por partopreni en la “ARTA VESPERO”, kiu estos en la teatro “Félix Azuela” la 16an de novembro inter la 17a:15 a 20a:30 hr. La biletoj kostas $50.00 (kvindek meksikajn pesojn). Estos muziko, teatro, danco, kanto…
¡PARTOPRENU, integriĝu al nia teamo!