Interkona vespero malfermita por ĉiuj, 16an de novembro 16ah. Puebla!

Meksika Esperanto Federacio kaj la Organiza Komitato de la 14a Meksika Esperanto Kongreso (MEK), invitas vin partopreni vendrede, la 16an de novembro je la 16ah., en la “interkona vespero”, kiu okazos kadre de la 14a MEK. La invito estas por ĉiuj: kongresanoj, homoj kiuj nur volas / povas partopreni en tiu ĉi kunveno, eĉ por akompanantoj kaj scivolemuloj.

La adreso de la renkontiĝejo estas:
Restoracio “María Gala”
Strato 11 Sur kaj Blvd. Valsequillo

Col. Prados Agua Azul.

Telefonnumero (222) 211 6476

Ĝi troviĝas 450 metrojn for de la kongresejo. Bv. vidi sube la mapon.

La kunveno mem ne havas koston sed ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj/aŭ trinkaĵojn. Estas akcepteblaj prezoj, ĉefe oni ofertas tipajn meksikajn manĝaĵojn.

En la “Interkona Vespero", la partoprenontoj de la 14a MEK havos la eblon tiam registriĝi kaj ricevi sian kongresmaterialon, aliaj povus tiam fari sian enskribon. Informojn pri la kongreso vi trovos ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/la-14a-meksika-esperanto-kongreso-okazos-en-puebla-16a-19a-de-novembro

Atentu ke NEPRAS konfirmi ĉeeston, skribu plej malfrue la 14an de novembro al estraro@esperanto-mexico.org por tion fari. Ni volas ke oni aranĝu specialan, taŭgan lokon por ni.

¡PARTOPRENU, integriĝu al nia teamo kaj ĝuu la ekon de la Meksika Esperanto Kongreso!

Categorías: