Kiel la 1a, la 100a UK estos en Francio*

La plej grava evento en Esperantujo alproksimiĝas, t.e. la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kaj ĉijare ĝi estas speciale grava ĉar ni okazigos la 100an. Tiel kiel la 1an UK, Francio gastos ĝin inter la 25a de julio kaj 1a de aŭgusto en la norda urbo Lillo.

Per la ĉefa temo “lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj” la evento havos diversajn prelegojn, kursojn, ekskursojn, ekzamenojn, koncertojn por ke la partoprenantoj havu la eblon ĝui riĉan programon kaj, kiel ĉiam, diversajn kulturojn pere de la renkonto kun homoj de preskaŭ 70 diversaj landoj el la kvin kontinentoj, inter ili la plej diversaj kiel Inda Unio, Japanio, Kazahxio, Mongolio, Singapuro, Senegalo, Svislando, Turkio kaj kompreneble Meksiko.

Rigardu la inviton al la kongreso kadre de la LKK: https://www.youtube.com/watch?v=c59nKHjSbeM&feature=youtu.be

Pli detalaj informoj vi trovos en la sekvaj retpagxoj:

Universala Esperanto Asocio: http://www.uea.org/kongresoj/

Retejo de LKK: http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/index.htm

100a UK en Lillo (facebook) https://www.facebook.com/lille2015

*Verkita de Mallely Martínez.