Konkurso "Poezio el ĉiuj ĉieloj", limdato: la 21-a de majo 2016*

Konkurso kun la subteno de la kumunumo de S-ta Anĝelo de Brolo (Mesino - Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio.

Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj.

Oni devas sendi retpoŝte (en formato word) al <samideano@hotmail.it> nur unu poeziaĵon ne pli longan ol 50 (kvindek) versoj.

La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antaŭe.

La tuta regularo kun la aliĝilo estas akirebla ĉe http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoPoemojIII.html

La premiada ceremonio okazos en la komunuma Teatro el Sankta Anĝelo de Brolo (Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2016, je la 6-a horo posttagmeze.

* Informoj prenitaj de la retpaĝo de la organizanto.

Categorías: