Konversacia rondo en la Ĉefurbo de Meksiko, 8an de julio, 16ah.*

Venu al nia jam tradicia konversacia rondo en la ĉefurbo de la lando, kiel kutime, ĝi okazas la duan sabaton de ĉiu monato, do julie estos en la 8a je la 16ah, en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrostacio “Popotla”, linio #2 blua.

Partoprenu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

Ĉifoje:

- Kiu estas via plej ŝatata meksika ĵurnalo, revuoĵurnalisto? Kial? Kion ili verkis? Ne gravas ĉu ĝi, li, ŝi estas dekstrema, maldekstrema aŭ se via prefero ne rilatas al politikinklino sed al specifaj kialoj. Konigu al ni simple viajn opiniojn!

- Nia gramatika esperanto-temo estos la “participoj”, por kelkaj unu el la eroj, kiuj apartenas al la “ne facilaj lernendaĵoj” de la internacia lingvo sed tre utila kaj lerninda. Venontsabate ni estos lernantaj la temon!

- Ni faros ŝajnvojaĝon al Ĉinio pensante ke ĝi estas pli ol murego kaj rizo. Ni vizitos pandojn, modernajn kaj tradiciajn konstruaĵojn en gravaj urboj kiel Ŝanhajo aŭ Pekino. Ups! Ĉinio estas tiom granda, ke eble la tempo ne sufiĉos por viziti multon!

Memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 12an de aŭgusto.

Ĉu vi estas komencanto? Akompanu nin! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

Bonvenon!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: