Kuracistoj, la dua skajpa renkontiĝo estos la 30an de januaro!*

Kiel oni informis, la unua skajpa renkontiĝo por kuracistoj, kiuj parolas Esperanton estis tiom sukcesa, ke la partoprenintoj decidis daŭrigi la kontakton kun kolegoj kaj doni la ŝancon al aliaj intregri sin al la teamo por kune lernadi pri iliaj fakoj. Tial la 2a skajpa renkontiĝo estos sabate, la 30an de januaro je la 14a horo, laŭ la universala tempo, je la 9ah. por Meksiko, 16ah.por la centro de Eŭropo.

Dro. Cutiño kaj drino. Maldonado, organizantoj de la evento, esperas ke ĉifoje povos partopreni pli da personoj de aliaj kontinentoj ĉar lastjare la plej multo de la homoj estis de la amerika kontinento.

Ĉiel je nia flanko, ni instigas la meksikajn kuracistojn aliĝi al la okazontaĵo kaj profiti tiun interesan sperton.

Kiel aliĝi?

Anoncu vian pretecon partopreni! Kontaktu al Dro. Roberto Cutiño al cutinoesperanto66@gmail.com kaj/aŭ drino. Denice Maldonado al bluakvo@gmail.com (skajpa nomo: kuracistino)

Kiel helpi?

Se vi ne estas kuracisto sed vi konas iu(j)n, informu lin / ilin pri la afero, certe tiu(j) dankos vin!

Vi ankau povus kundividi la informojn en via Facebook-konto por ke oni eksciu pri la afero.

Do memoru bone la daton: sabate, la 30an de januaro NI ATENDAS VIN!!!

*Verkis Mallely Martínez per informoj de Roberto Cutiño.