La 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Azio*

Jam iom pli ol cento da UK-oj okazis ekde kiam unuafoje Eŭropo atestis la realigon de eble unu el la plej karaj revoj de D-ro Zamenhof: la kunveno de homoj kun homoj kaj ne nur de naciecoj kun naciecoj inter “gastamaj muroj”.

Ĉijare venontsomere, de la 22a ĝis la 29a de julio, la ĉefurbo Seulo de Suda Koreio same kiel antaŭ jam pli ol 100 jaroj faris la urbo Boulogne-sur-Mer (Francio), oferos siajn murojn al centoj da personoj el almenaŭ pli ol 61 landoj.

La kongreso okazos laŭ la temo “Vojoj al daŭripovo” kiu disvolviĝos pere de kunvenoj, prelegoj kaj kulturaj eventoj en Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj (HUFS), la naskiĝloko de fremdlingva edukado en Koreio. Aliaj atendataj programeroj estas la kursoj pri la Korea lingvo kaj Esperanto.

Tamen UK ne nur okazos inter muroj. Estos ankaŭ la ŝanco dividi kun esperantoparolantoj dum la vasta oferto da ekskursoj kaj tra la Seulo kaj tra la lando mem kiuj certe pliriĉigos vian sperton.

Ezkistas entute 14, dum la semajno de la kongreso, ses el kiuj temos pri tuttagaj ekskursoj al ĉirkaŭaĵoj de Seŭlo kiel la Templo Jeondeungsa trovita en insulo Ganghwa aŭ la vilaĝo Hanok kie intermiksiĝas moderna kaj antikva arkitekturo, inter aliaj vizitindaĵoj. La aliaj ok estos duontagaj ekskursoj al lokoj kiel palacoj, muzeoj, parkoj kaj aliaj simbolaj konstruaĵoj de la urbo. Vi povos trovi pliajn informojn en la Dua Bulteno kaj pri la datoj kaj prezoj de la menciitaj kaj pri la aliaj vojaĝoj ĉe http://uea.org/pdf/DuaBulteno2017.pdf

Se vi bezonas pliajn informojn kaj novaĵojn ankaŭ vizitu la paĝon en la oficiala retejo de la kongreso ĉe: http://www.2017uk.net/uk2017/uk-novajxoj/  aŭ serĉu kaj ŝatu la paĝon en Facebook: Seulo invitas vin.

Verkis: David López R.