La 12an de majo okazos nia konversacia rondo en CDMX*

Memoru ke en la venonta dimanĉo, la 12an de majo ni havas rendevuon por praktiki Esperanton, ĝui, ludi, koni novajn homojn kaj reividi bonajn geamikojn.

Kiam? Tiam, je la 16ah.

Kie? Tie, kiel ĉiam, en la rapida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”, kies adreso estas: Circuito interior #193, col. Verónica Anzures, ĉefurbo de Meksiko. La plej proksima metro stacio estas “Normal”, linio 2, blua.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ pli gravas ke venu komencantoj. Akompanu nin! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Estos bonvenitaj ĉiuj ajn demandoj kaj komentoj de novaj kaj malnovaj vizitantoj pri Esperanto kaj ties movado.

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 9an de junio.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744.

NI ATENDAS VIN!

* Organizas: MEF, respondecas: Araceli Aguilar.

 

Categorías: