
Kiel ni antaŭanoncis Meksika Esperanto Federacio okazigos denove ekzamenan sesion laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro. Ĝi estos parto de la Monda Ekzamena Tago, en kiu ĝis nun aliĝis 17 urboj de diversaj amerikaj, aziaj kaj eŭropaj landoj.
De 2012 en Meksiko jam okazis 8 sesioj sed nun estos la unua fojo kiam la sidejo estos en la ĉefurbo de la lando.
Ĉifoje, parte pro la pandemia situacio, la homoj havos la eblon ekzameniĝi nur en la skriba parto, do certe kelkaj meksikanoj profitos la okazon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun ili povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.
Do ni invitas la homojn partopreni, ne lasi tiun endaĵon por la estonteco, ĉar laŭ informoj de ĉefaj organizantoj, en la venonta jaro la reguloj relative multe ŝanĝiĝos kaj ni ne scias, ĉu ni havos la rimedojn por baldaŭe organizi alian sesion en la lando krom tio, estas multe pli malmultekoste kaj komforte fari tiun ekzamenon ĉe la propra lando ol vojaĝi eksterlanden por fari ĝin.
Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ faru mem vian aliĝon en la ligo: https://edukado.net/alighilo?id=2020TU-MXMX
Gravaĵoj:
- Se vi volus partopreni sed vi ne scias je kiu nivelo vi estas, bv. kontakti nin por sendi al vi modelajn testojn.
- La fina limdato por aliĝi estas en la 5a de novembro 2020, sed konsideru ke baldaŭ okazos virtuala trejnado kadre de ĉefaj organizantoj en Eŭropo kaj nur tiuj, kiuj troviĝas tiam en la listo de aliĝintoj estos invitataj partopreni.
- Legu atente la aliĝilon kaj skribu klare ĉiujn petitajn informojn.
- Vi mem devas elekti la nivelon, memoru ke eblas fari nur skriban parton je nivelo “B1”, “B2” aŭ “C1”.
- En la aliĝilo sur la spaco “kotizo”, vi devas skribi 17 EUR por la nivelo B1, 19 EUR por B2 aŭ 21 EUR por C1.
- En la parto: “pagebloj” post la indiko “alia” skribu: “Mi pagos per loka organizanto”.
Pri kotizoj:
Nivelo B1: $650.00
Nivelo B2: $700.00
Nivelo C1: $750.00
- La kotizo estas en meksikaj pesoj kaj inkluzivas la aliĝon al la ekzameno, logistikajn kaj administrajn kostojn.
- Bv. deponi aŭ ĝiri la monon al la sekva konto kaj tuj informu nin pri tio.
Banko HSBC
Konto: 6210150191
Nome de Mallely Martínez Mateos
Clabe: 021180062101501918
- La limdato por pagi estas la 12an de novembro 2020, kiu ĝis tiam ne pagis la kotizon, ŝia/lia aliĝo al la sesio nuliĝos.
- En la kazo, ke pro pandemia situacio la sesio ne okazos, ni redonos kompletan kotizon al aliĝintoj.
- Se homoj aliĝis kaj mem decidas fine ne partopreni, ni redonos 85% de la pagata kotizo. Limdato por informi pri NE partopreno estos en la 20a de novembro.
- Eblas mondonaci kaj tiel apogi personojn, kiuj deziras fari la ekzamenon sed ne povas pagi la tutan kotizon.
- Aktivaj membroj de MEF, kiuj aĝas 30 aŭ malpli kaj sukcesos en C1 ekzameno, ricevos 35% da stipendio de la ekzamena kotizo, redonebla post la publikigo de la rezultoj.
Dato kaj horaro de la sesio:
Sabate, la 28an de novembro 2020 je la 10a30 horo, bv. esti akurata en la ekzamenejo ĉar antaŭ ol komenciĝo ni devas kontroli dokumentojn.
Daŭro de la ekzameno:
Por nivelo B1: 2 horoj.
Por nivelo B2: 3 horoj.
Por nivelo C1: 4 horoj.
Pri adreso:
Bedaŭrinde ni ne povas ankoraŭ informi pri ekzakta ejo, ĉar depende de la kvanto da kandidatoj ni devos lupreni lokon kie estos sufiĉe da spaco inter homoj. Tamen ni povas infomi ke estus centre de la urbo.
Se vi havas dubojn, bv. kontakti nin, skribu al estraro©esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi @ kontraŭ ©) aŭ sendu whats App mesaĝon al 5514753963
Atentu ke ankaŭ en Guadalajara kaj en San Luis Potosí ni havos ekzamenojn. Bv. legi pri tio en la sekva ligo: http://esperanto-mexico.org/eo/anka%C5%AD-en-aliaj-meksikaj-urboj-ni-ok…;
Partoprenu, KAPTU LA ŜANCON havi atestilon pri viaj konoj de Esperanto kaj apogu la nacian kaj internacian movadojn!!!!!
* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondeculo por la sesio de CDMX: Araceli Aguilar.