La renkontiĝo en San Pedro de los Pinos estos la 19an de februaro*

Akompanu nin venontan dimanĉon, la 19an de februaro, inter la 12a kaj 14a, ni renkontiĝos por praktiki esperanton, helpi la homojn integri sin al grupo de esperantoparolantoj de la urbo, solvi diversajn dubojn, respondi al movadaj demandoj, kontaktigi la ĉeestontojn kun aliaj interesiĝantoj, ktp. La rendevuo estas en la bakejo “El globo” de San Pedro de los Pinos, tuj ekster la metrostacio kun la sama nomo, linio 7 oranĝa, en la ĉefurbo de la lando.

Ni atendas ĉiujn: spertulojn, komencintojn, komencantojn, tiujn kiuj interesiĝas pri la lingvo, akompanantojn kaj scivolemulojn!

* Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Guadalupe Vega.

Categorías: