Memoru ke nia konversacia rondo en CDMX estos venontan sabaton*

Ne forgesu ke en la venonta sabato, la 11an de februaro estos nia konversacia rondo en la Ĉefurbo de la lando.

Kie? En la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas Calzada México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Kiam? En la 11a de februaro je la 16a horo.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni: fluparolantoj, komencintoj, komencantoj de esperanto kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

Kiom? Vi nur devas pagi vian konsumon en la kafejo.

Kial? Por renkontiĝi kun geamikoj, praktiki Esperanton kaj koni novajn parolantojn de la lingvo.

Kio? Ni babilos pri interesaj temoj:

a) meksikaj: Kiu estas por vi la plej grava persono en la meksika historio? kial? Ne gravas ĉu temas pri gravulo de la praa tempo aŭ de la tute moderna epoko.

b) lingvajn: Ni donos ekzemplojn de pronomoj. “VIA kaj MIA la lingvo internacia :)!”

c) movadaj: ĉu vi scias ke ĉijare la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto estos en Togolando, Afriko? Do ni faros ŝajnigan vojaĝon tien.

ĉ) ĝeneralaj: bonvenigas demandojn de novaj vizitantoj, kiuj scivolemas pri la movado.

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 11an de marto je la 16ah.

Integriĝu al nia teamo! Vi ĝuos, kaj certe kontribuos en la Instruado-lernado de la partoprenantoj.

Ĉu duboj, demandoj? Telefonu aŭ skribu mesaĝon al poŝtel. 5540043941.

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: