Monterrey aliĝis al Paralela Universo, akompanu nin en la 17a de aŭgusto*

La klubo Esperanto-MTY partoprenos en la internacia evento nomata “paralela universo”, en kiu samtage kunvenos centoj da esperantoparolantoj en diversaj urboj de la mondo kaj, kompreneble, la meksikaj ankaŭ kunagos.

La plano por Monterrey estas renkontiĝi en sabato, la 17an de aŭgusto je la 12ah. ĉe la picejo “Pizza Rev”, kiu troviĝas ĉe:

Av. Fundidora 600

Col. Obrera, Monterrey, NL.

En la kazo ke vi perdiĝu, bv. sendi mesaĝon aŭ voki al unu el la sekvaj telefonnumeroj 81 1183 7371 / 81 1900 0829 por informi vin ekzakte kie ni troviĝas.  

Ni tagmanĝos kune kaj poste ni ludos esperantajn tabloludojn, la ceteron ni planos kune surloke, ni agos laŭ deziro kaj kunakordo de la partoprenantoj.

Se vi havas dubojn, demandojn, komentojn, bv. skribi ilin en la Facebook-paĝo de nia evento: https://www.facebook.com/events/2098364376958102/ Bv. atenti bone ke en tiu sama paĝo ni publikigos kromajn novaĵojn.

Pasigu kun ni agrablan tempon, invitu viajn familianojn kaj amikojn, la renkontiĝo estas malfermita por ĉiuj, esperantoparolantoj, lernantoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo kaj akompanantoj!

ĜIS TIAM!

* Organizas: MEF kaj Esperanto MTY.

 

Categorías: