NASK 2018: Elstaraj instruistoj, kvar kursoj, kaj Kino-Teatro-Festo!*

La Nordamerika Kursaro de Esperanto (NASK), estos tre speciala ĉi-jare: estos kvar niveloj de instruado (inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti, plus, samtempe kun NASK denove okazos KTF: Kino-Teatro-Festo. Jen nur kelkaj kialoj veni al NASK-2018 (3-12a de julio 2018, Raleigh, NC, Usono)!

NASK okazos en la universitato  William Peace (Raleigh, Usono), kaj, jen denove, ĝi kunigas la fortojn kun KTF (Kino-Teatro-Festo). Ĉi-jare anstataŭ la kutimaj tri kursoj (por post-komencantoj, progresantoj kaj progresintoj), NASK ofertos kvar kursojn, inkluzive de la komencanta kurso instruata de Thomas Alexander (Usono), por tiuj, kiuj ankoraŭ ne lernis la lingvon aŭ bezonas solidan bazan revizion de la lingvo. Katalin Kováts (Hungario/Nederlando), veterana NASK-instruisto, instruos kurson por progresantoj, kiuj ŝatus fokusiĝi pri la praktikado de Esperanto kaj poluro de siaj lingvokapabloj.

NASK estas bonega okazo vivi tute en Esperanto, paroli la lingvon la tutan tagon, ĉiutage, en plej kutimaj situacioj: en la loĝejo, manĝejo, en etaj grupoj, dum neformalaj konversacioj, dum ekskursoj, manĝante ekstere, ktp. Okazos ankaŭ riĉa vespera programo kun prezentaĵoj de studentoj. Paralele kun NASK, okazos KTF: Kino-Teatro-Festivalo, por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri produktado kaj prezentado de vidaj artoj. NASK-partoprenantoj havos la okazon partopreni ankaŭ en KTF-projektoj aŭ simple spekti la vesperajn programerojn prezentitaj de KTF-partoprenantoj. La studentoj havos ankaŭ la okazon ekzameniĝi laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER).

Por pli da informoj kaj la registrilo, vizitu nask.esperanto-usa.org/venonta aŭ skribu al eddyellen@aol.com. Spektu bonegan videon de Globeto pri NASK: youtu.be/UbnxwKbpf2I

* Informoj de organizantoj de NASK.