Neforgeseblajn jarfinajn festojn kaj prosperan 2018!!!

La jaro elĉerpiĝas, eblas flari la festeman etoson, estas tempo por danki bonaĵojn, kiujn ni havis ĉijare kaj por plani la estontan. Meksika Esperanto Federacio deziras ke vi havu feliĉajn, neforgeseblajn jarfinajn festojn kune kun familianoj kaj amikoj, ke paco estu ĉe vi kaj ke la venonta jaro estu prospera, plena je ĉio necesa: sano, amo, belaj spertoj, mono kaj ke vi realigu sukcese viajn planojn.

Multan, multan dankon pro via ĉijara kunlaboro kaj esperas denove havi ĝin en 2018, ne forgesu vian esperantan flankon, esperantumu kaj agadu kun ni por antaŭeniri Esperanton kaj plibonigi ĝian staton!!!

Categorías: