Ni parolu Esperanton ankaŭ en San Pedro de los Pinos, CDMX*

Ĉu vi ne povas iri al la konversacia rondo en “La tregua”? ĉu vi loĝas pli sude? aŭ ĉu eble vi volas partopreni pli ofte en diversaj esperantaj kunvenoj por plu lerni la internacian lingvon?

La kialo ne gravas, simple sciu ke ĉiuj estas kore invitataj partopreni renkontĝon en la venonta 22a de januaro, dimanĉe. Venu al bakejo “El Globo” de San Pedro de los Pinos inter la tagmezo (12ah.) kaj la 14ah.!

El Globo troviĝas tuj ekster la metrostacio San pedro de los Pinos, linio 7 oranĝa, en la ĉefurbo de Meksiko.

BONVENON!

*Verkis: Mallely Martínez M. Organizas: Guadalupe Vega.

Categorías: