Ni parolu Esperanton en la Ĉefurbo de Meksiko, 12an de aŭgusto!*

Eĉ se estas ferioj, ni pretas daŭrigi la lernadon de Esperanto kun vi! Memoru ke ni renkontiĝos en sabato, la 12an de aŭgusto je la 16ah. en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas: Av. México-Tacuba #409, proksime de la metrostacio “Popotla”.

Tri ĉefajn aktivecojn ni havos tiam:

1) ĝeneralan temon: bv. kundividi kun ni, kiu estas via plej ŝatata meksika verkisto, Kial? Estas vasta elektebleco: homoj kiuj verkas romanojn, poezion, dramojn, eseojn, Ĵurnalajn artikolojn, ktp. Ĉu venis al via penso Monsivais, Fuentes, Sabines, Paz, Poniatowska?

2) gramatikan temon: kiom utilaj estas la konjunkcioj, ĉu ne? Ili helpas nin kunigi, rilatigi frazojn, ideojn kaj krome plibeligi la paroladon-skribadon. Ĉu vi venos KAJ lernos kun ni? AŬ se vi preferas restu hejme, SED tie vi tediĝos!

3) ni faros ŝajnvojaĝon al Israelo: lando kiun oni konsideras sanktejo pro ĝia longa, religia historio, tamen kiu havas plurajn pliajn interesaĵojn, ekz. multege da muzeoj, kibucojn kaj naturajn allogaĵojn. Ni povas viziti emblemajn urbojn kiel Jerusalemon, Nazareton, la financan, teknologian urbon Tel-Aviv aŭ iri al la regiono de la la morta maro, la plej malalta loko en la mondo. Ĉu vi akompanos nin?

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 9an de septembro.

Ĉu vi estas komencanto? Venu! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

Categorías: