Ni pikniku! Paralela Universo en Monterrey, 19an de aŭgusto*

La klubo Esperanto-MTY decidis aliĝi al internacia evento nomata “paralela universo”, en kiu samtage renkontiĝos centoj da esperantoparolantoj en diversaj urboj.

La plano por Monterrey, Meksiko estas renkotiĝi sabate, la 19an de aŭgusto je la 15ah. ĉe Denice, kies adreso estas:

Peñuelas 313

Jardines de la Pastora

Guadalupe, Nuevo León

De tie ni kune piediros al la rivero kaj atingos taŭgan lokon en la parkoRío la silla”, ne zorgu! ĝi estas proksime de la startloko, tamen se vi volas rekte tien iri, bv. voki nin iom antaŭe por kunakordi pri renkontiĝloko.

Bv. nepre kunporti adekvatajn manĝaĵojn por kundividi; povus esti sandviĉojn, frititajn takojn, la t.n. “botanas”, frutojn freŝajn aŭ sekigitajn, desertojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, ktp.

Krom praktiki kaj disvastigi Esperanton, ni povos ludi tabloludojn, per pilko, per akvaj pafiloj, ĉio eblas, simple proponu ideojn kaj, kompreneble, kunhavu necesaĵojn.

Bv. konfirmi ĉeeston al poŝtelefono 811 183 7371 aŭ en la Facebook-paĝo de nia evento. Bv. atenti bone ke en tiu sama paĝo ni publikigos kromajn novaĵojn:  https://www.facebook.com/events/499158330429918/?acontext=%7B%22ref%22%3A%224%22%2C%22feed_story_type%22%3A%22370%22%2C%22action_history%22%3A%22null%22%7D

Pasigu kun ni agrablan tempon, invitu viajn familianojn kaj amikojn, la pikniko estas malfermita por ĉiuj, esperantoparolantoj, lernantoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo kaj akompanantoj, ne gravas aĝo, ni bonvenigos ankaŭ infanojn!

ĜIS TIAM!

* Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Denice Maldonado.

Categorías: