Ni plulernu Esperanton kune en GDL!*

Somero alvenis, por pluraj estas ferioj, do estas bona momento por komenci aŭ plulerni ion. Inkludu en viajn planojn lernadi kaj praktiki Esperanton!

Ni renkontiĝos en dimanĉo, la 30an de julio je la 15ah en “El gato café”, kiu troviĝas en Madero 833, col. Americana, Guadalajara, Jalisco.

Ne gravas ĉu vi ĵus eksciis pri Esperanto, ĉu vi estas komencanto aŭ parolas ĝin delonge, ĉiuj estas kore invitataj.

Ĉu vi volas havi pliajn informojn kaj starigi dubojn aŭ demandojn? Skribu en nia Facebook grupo https://www.facebook.com/groups/185016611592440/

Ni atendas vin!

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de anoj de Esperanto GDL.

Categorías: