Ni rekomencos Esperantajn aktivecojn en Monterrey, 25an de marto*

La grupo Esperanto-MTY volas rekomenci siajn aktivecojn por plifortigi sin kaj helpi en la plua lernado-praktikado de ĉiuj esperantoparolantoj kaj komencantoj de la urbo, tiel kiel integri al la teamo la homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

Tial ni invitas vin al nia renkontigho, kiu okazos sabate, la 25an de marto je la 16a30 horo en la parko “Fundidora, kies adreso estas: Av. Fundidora y Adolfo Adolfo Prieto S/N, Obrera, 64010 Monterrey, N.L.

La rendevuo estos tuj apud la “oficina de correos”. Ni petas vin kunporti ion por kundividi, ekzemple: trinkaĵojn, sandviĉojn, manĝajetojn kiel “botanas”, biskvitojn, ktp.

Se vi havas dubojn, bv. skribi al kartokreinto@gmail.com au voku al 8114714379.

Venu, invitu viajn amikojn kaj konatulojn!

*Organizas: Israel García kaj Mallely Martinez. 

Categorías: