Ni renkontiĝos en la historia centro de CDMX, 10an de marto!*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin ĉeesti sian monatan renkontiĝon, kiu okazos en la venonta 10a de marto je la 13a horo en la restoracio de la hotelo “Isabel”, kiu troviĝas en:

Isabel la Católica #63, ĉe angulo de la strato República de Salvador, en la historia centro de la ĉefurbo de Meksiko.

La plej proksima metroo estas "Isabel la Católica", linio rozkolora #1.

Ĉiuj rajtas partopreni: interesitoj, akompanantoj, komencantoj, komencintoj, fluparolantoj de la lingvo, ktp. Venu, praktiku la lingvon, konu amikemajn kaj helpemajn parolantojn de la internacia lingvo!

Ĉiu pagos sian konsumon; estas kompletaj manĝaĵoj, kiuj kostas 98 meksikajn pesojn, tio inkluzivas; supon, salaton, ĉefan pladon, akvon kun natura frukto kaj deserton, tamen ankaŭ eblas elekti ion alian de la menuo.

Ĉu duboj, komentoj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org

PARTOPRENU, integriĝu al nia teamo!

* Organizas: MEF kaj Ramón Correa.

 

Categorías: