Ni renkontiĝos venontan sabaton en La Tregua, CDMX*

Alproksimiĝas la dua sabato de marto, kion tio signifas? Ke tiam, la 11an de marto je la 16ah., ni kuniĝos por okazigi nian tradician konversacian rondon en la kafejo “La Tregua”:

Calzada México-Tacuba 409.

Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Ĉefurbo de Meksiko

Kion ni faros ĉifoje? La programo estos la sekva:

- Kiu estas via plej ŝatata meksika artisto? Kial? Certe vi rekonas la plej famajn kiel Kahlo, Rivera aŭ Alfaro Siqueiros, tamen ekzistas aliaj tre bonaj nuntempaj kiel Minerva Cuevas aŭ Gabriel Orozco. Do ekzistas granda nuanco kaj ĉar la homoj estas malsamaj, la ŝatoj kaj preferoj ankaŭ. Kundividu kun ni viajn preferojn kaj sciojn!

- Ekzemploj pri akuzativo por ke vi neniam plu fogesu ĝiNĈar mi ŝatas esperantoN, mi vizitos la konversaciaN rondoN!

- Ŝajvojaĝo al Germanio: ĉu vi ŝatas bieron? En Germanio vi trovos plurajn specojn sed ĉefe bonkvalitan bieron, kial? ĉar de antaŭ pli ol 500 jaroj ekzistas strikta leĝo pri pureco en la fabrikado de biero, aliteme ĉu vi scias ke en Germanio estas pli ol 25mil kasteloj? Mmm ŝajne ĉi tiu vojaĝo ne sufiĉos por koni ĉiujn!

- Estos bonvenitaj ĉiuj ajn demandoj kaj komentoj de novaj kaj malnovaj vizitantoj.

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 8an de aprilo je la 16ah.

Integriĝu al nia teamo! Vi ĝuos, kaj certe kontribuos en la Instruado-lernado de la partoprenantoj.

Ĉu duboj, demandoj? Telefonu aŭ skribu mesaĝon al poŝtel. 5540043941.

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: