Ni videbligu la internacian lingvon en GDL!*

Esperantoparolantoj de Guadalajara invitas vin partopreni en sia venonta renkontiĝo, kiu okazos dimanĉe, la 29an de aprilo je la 18ah.

Ni renkontu nin ĉe la “Templo Expiatorio del Santísimo Sacramento”, kies adreso estas:

Manuel López Cotilla 935, Centro

Guadalajara, Jal.

Ni troviĝos sub la estatuo de la papo por poste promenadi en la ĉirkaŭaĵo. Alia plano estas ricevi proponojn pri kiel pli bone disvastigi Esperanton dum niaj renkontiĝoj, por kreskigi la grupon kaj videbligi la uzon de tiu ĉi interesa komunikilo.

Ĉu duboj, demandoj? Bv. Iri al la paĝo de la evento por starigi ilin: https://www.facebook.com/events/1806738076288384/

AKOMPANU nin kaj se vi havas esperantan T-ĉemizon, dorsosakon, pinglon ktp. uzu ĝin/ilin tiam!

*Respondecas: Omar Ramírez.

 

Categorías: