Ni vidos nin la 13an de majo en la Ĉefurbo de Meksiko por praktiki Esperanton*

Memoru ke en la venonta sabato, la 13an de majo ni havas rendevuon por praktiki Esperanton, ĝui, ludi, koni novajn homojn kaj interesajn temojn.

Kiam? Tiam, je la 16ah. Kie? Tie, kiel ĉiam, en “la Tregua”: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Ĉifoje

- Diru nin, kiu(j) estas via(j) plej ŝatata(j) meksika(j) filmo(j), aktoro(j) aŭ reĝisoro(j)? Ne gravas ĉu via preferata apartenas al la nomata “orepoko de la meksika kino” aŭ al la “nova meksika kino”, simple ni parolu, interŝanĝu, kundividu ideojn, preferojn kaj sciojn!

- Ĉu vi daŭre konfuziĝas kun la uzo de la famaj korelativaj vortoj? Ne zorgu! La praktiko kaj ripetado kondukas al sperteco kaj en nia renkontiĝo, ni kontribuos kun vi en la atingo de tiu celo! KIEL? simple tiel, iel, tie, tiam… ĈIUJ kontribuos, NENIU silentos!

- Ŝajnvojaĝo al Rusio: Kiom granda estas tiu lando! fakte la plej granda de la mondo, kiu havas limojn kun 18 nacioj kaj troviĝas en du kontinentoj: Eŭropo kaj Azio. Kio pri ĝia naturo? En la rusa lago “Baikal”, la plej profunda monde, estas 20% de la dolĉa akvo ne glaciita de la tero, en Rusio troviĝas la plej antikva montaro de la mondo: “Montes Urales” kaj ankaŭ granda parto de arbaroj surplanede. Aliteme, promenado tra kelkaj el la iom pli ol 800 pontoj en San Petesburgo aŭ la vizito al Kremlin de Moskvo estas devigaj por ĉiu turisto, ĉu vi akompanos nin? Fine tiel, kiel por la germanoj la biero estas parto de ilia kulturo, por la rusoj estas la vodko. Por kelkaj, ĉefe en la longa, malvarma vintro, la konsumo de vodko estas ĉiutaga.

- Estos bonvenitaj ĉiuj ajn demandoj kaj komentoj de novaj kaj malnovaj vizitantoj.

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 10an de junio.

Ĉu vi estas komencanto? Akompanu nin! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. sendi mesaĝon aŭ poŝtelefoni al 5540043941.

NI ATENDAS VIN!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: