Ni vidos nin la 8an de aprilo por praktiki Esperanton en la CDMX*

Memoru ke en la venonta sabato, la 8an de aprilo ni havas rendevuon je la 16ah. por praktiki Esperanton, ĝui, ludi, koni novajn homojn kaj interesajn temojn.

Ĉifoje:

- ni parolos pri la tezo de Geovani Ruiz, per kiu li iĝis historiisto kadre de la Universidad de Guadalajara, la temo estis: “El esperanto en México 1903-1985”, granda verko por la movado en nia lando,

- ni vojaĝos kune mense por koni iom pri tiu lando plena je ritmo, biodiverseco, belaj inoj, futbalo kaj en kiu Esperanto tre gravas por la monda movado: ekzakte, tiel kiel vi pensis: la legenda Brazilo,

- kaj ĉar Meksiko ankaŭ havas multajn belecojn… ni babilos pri kiu estas via plej ŝatata provinco de la meksika respubliko? kial? Malfacila decido ĉu? Guanajuato kun ĝiaj stratetoj, Querétaro kaj ĝiaj preĝejoj, Quintana Roo kaj ĝiaj plaĝoj, Yucatán kaj ĝiaj akvoputoj…

- Kaj kompreneble! Ni ne forgesu Esperanton mem: a, antaŭ, sub, kun, kontraŭ, de… efektive la prepozicioj prenos ĉifoje nian atenton: ĈE o EN la Tregua :)

Ah! kaj en la kazo ke vi ne scias aŭ memoras, la adreso de Tregua estas: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Ĉu duboj? Skribu mesaĝon aŭ voku al vil 5540043941 kaj ne forgesu ke la sekva renkontiĝo estos la 6an de majo.

ĈEESTU!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: