Ni vigle komencu la jaron per nia konversacia rondo, 14an de januaro*

Post du senĉesaj jaroj, ni ankoraŭ volas kontribui en la plibonigo de la esperanta nivelo de tiuj homoj, kiuj volas – povas integriĝi al nia teamo. Kiel? Per la organizado de la monataj renkontiĝoj en la ĉefurbo de la lando.

Kiel kutime, ili estos en la dua sabato de ĉiu monato, do ni okazigos la unuan ĉisemajne, en la 14a de januaro je la 16a horo. Kie? En la kafejo “La tregua”, kiu estas en Av. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrostacio “popotla”, linio 2, Ĉefurbo de Meksiko.

Kion ni faros? Ni esperantumos diversmaniere, inter aliaj:

  • donante ekzemplojn de kelkaj gramatikaj finaĵoj en esperanto,
  • vojaĝante mense al Koreio kie, parenteze, okazos la venonta Universala Kongreso de Esperanto,
  • starigante personajn demandojn… bv. pripensi: ĉu estas libroj, kiuj ŝanĝis vian vivon? kaj se estas tiel,  Ĉu vi povas mencii du el tiuj?

Kaj memoru! La venonta renkontiĝo okazos la 11an de februaro je la 16ah.

Ĉu vi volas scii pli pri ni kaj ĝenerale pri esperanto? Do integriĝu! Ĉiuj rajtas partopreni, fluparolantoj, komencintoj, komencantoj de esperanto kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

Ĉu duboj, demandoj? Telefonu aŭ skribu mesaĝon al poŝtel. 5540043941.

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: