Nia maja renkontiĝo en la CDMX estos pli interesa ol kutime!*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin al sia monata renkontiĝo, ĉifoje la afero estos malsama kaj pli interesa ol kutime, ni okazigos ĝin en dimanĉo, la 6an de majo, ĉar ni volas ke tiuj, kiuj laboras la tutan semajnon ankaŭ partoprenu.

Dependante de la kunakordo kaj tempo de la ĉeestontoj, la plano estas la sekva:

Ni renkontiĝos je la 10ah. ĉe la enirejo de la muzeoMUNAL”, kiu troviĝas en: Tacuba #8, Historia Centro, en la centro de la ĉefurbo. Profitante ke en dimanĉoj oni senpage rajtas viziti muzeojn, ni tion faros.

Finante la vizitadon en MUNAL, ni iom promenos en la urbocentro kaj fine ni iros al iu picejo por plenigi la stomakojn. Ĉu bona ideo? Ĉu vi volas havi pli da informoj? Voku aŭ sendu telefonmesaĝon al 5540043941

Memoru ke ĉiuj rajtas partopreni, eĉ akompanantoj.

Ni atendas vin!

* Organizas: MEF kaj Ana Luisa Velasco.

Categorías: