La rondvojaĝoj estas bonega ebleco konatiĝi kun homoj el aliaj landoj.
Se vi estas meksikano, Meksika Esperanto-Federacio invitas vin akcepti eksterlandajn gastojn (vi povas elekti ĉu vi ankaŭ akceptus ilin en via hejmo), ĉu en via domo, ĉu en via klubo, ĉu persone ĉe biero. Vi povas akompani la eksterlandan gaston kaj montri vian urbon, vi povas montri vian lernejon aŭ vian firmaon. Estas multaj eblecoj riĉigi vian horizonton kaj ekkoni fremdajn kulturojn.
Se vi estas eksterlandano ni petas vin anonciĝi antaŭe kaj ni provos aranĝi por vi rondvojaĝon. Tiel vi multe pli bone konatiĝas kun la meksika kulturo ol tra la okuloj de hotelo kaj plaĝo. Ni invitas vin al nia lando, ĉar Meksiko vere meritas viziton kaj vi ekspertos ke la fama meksika gastamo ne estas nur onidiro. Pliajn informojn vi trovos ĉe la paĝo: Vizitu Meksikon!
Kontakto: