Nord-Amerika Somera Kursaro festos 50 jarojn, partoprenu ĝin somere!*

Ĉu vi serĉas novajn manierojn lerni kaj vivi Esperanton? Kial ne veni al NASK? Kelkajn tagojn vi matenmanĝos dum vi babilos en la internacia lingvo kun lernantoj el Ameriko kaj aliaj kontinentoj, aliajn tagojn vi ĝuos kartludojn kaj spektos filmon aŭ vi nur simple povos interagi en la parko kun homoj, kiuj interesiĝas pri la samaj aferoj kiel vi interesiĝas aŭ tute ne! Ĉio per Esperanto!

En 2019, la Nord-Amerika Somera Kursaro festos 50 jarojn da instruoj, ridoj, promenoj, amikiĝoj, amuziĝo kaj pliaj spertoj de la 29-a de junio ĝis la 8-a de julio ĉe William Peace University, en Raleigh, Norda Karolino en Usono. La kursaro dividiĝos je 3 niveloj: post-baza, meza kaj supera. Krom tio, la niveloj meza kaj supera dividiĝos ankaŭ je du kursoj po ĉiu nivelo por oferti la temojn de Scenaj Artoj kaj Literaturo krom Lingvo. Atenton! Se vi partoprenis en antaŭaj jaroj kaj ŝatus reveni, vi havos specialan oferton rilate al la prezo! Ankaŭ indas memori ke estas stipendia helpo por studentoj, instruistoj kaj loĝantoj en Latinameriko.

Ĉu vi deziras havi pli da detaloj? Vizitu la retpaĝon de la evento ĉe http://nask.esperanto-usa.org/venonta/

* Verkis David López pere de informoj de la ttt de NASK.