Novan ŝancon por paroladi Esperanton en Monterrey*

Alvenis julio kaj ni denove havas la ŝancon revidi nin en Monterrey por ĝui la etoson de nia esperanta rondo. Ni renkontiĝos en sabato, la 15an de julio je la 16ah. en la “manĝareo” de plaza Garibaldi, kiu estas en:

Garibaldi #437 sur, inter la stratoj 5a kaj 15a de majo en la centro de Monterrey, Nuevo León.

Kion vi devas kunporti? Monon por pagi vian konsumon, malfermitan menson, neniun timon kaj multe da emo por profiti la tempon kaj paroladi en esperanto.

Komencantoj ne pensu plu pri la afero, integriĝu al la klubo Esperanto-MTY!

Ĉu duboj, komentoj? Skribu en nia Facebook-grupo https://www.facebook.com/groups/242535445792241/.

Ni atendas vin!!!

Verkis: Mallely Martínez. Organizas: Daniel Moreno.

Categorías: