Paralela Universo en “Los dinamos”, ĉefurbo de Meksiko, 18an de aŭgusto*

Alvenis somero, baldaŭ estos aŭgusto kaj ni volas la trian fojon partopreni en la tuttaga, amasa, monda renkontiĝo nomata Paralela Universo. Ĉifoje ĝi okazos sabate, la 18an de aŭgusto, en diversaj urboj de la mondo. La ideo estas renkontiĝi vizaĝ-vizaĝe inter Esperantoparolantoj por plifortigi la kaj kreskigi la lokajn grupojn, por ĝui la movadon parolante Esperanton.

En Meksiko, la ĉefurbanoj de la lando okazigos ekskurson al ekoturisma parko nomata “Los Dinamos”, kiu troviĝas sudorientede la ĉefurbo de la lando, en Magdalena Contreras.

Do, ni petas ĉiujn interesitojn alveni akurate, ni renkontiĝos je la 9ah. ekster la restoracio “El Portón” kiu estas ĉe la metrostacio Miguel Ángel de Quevedo, linio 3 kiu iras de Indios Verdes al Universidad., de tie ni kune prenos aŭtobuson.

Ĉiu kunportos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, tamen ankaŭ eblas aĉeti ion ĉe la parko, ekzemple ni povos tie gustumi la tiean faman fungsupon aŭ la bongustegajn “quesadillas”. Rekomendinde estas kunporti kontraŭbakterian ĝelon, komfortajn ŝuojn, multe da energio kaj bonan humoron por pasi agrablan tagon.

Oni povas fari en “Los Dinamos” diversajn aktivecojn: promenadi, bicikli, rajdi, uzi la t.n. tirolesa aŭ rapel, grimpi, kampadi, ktp.

Ĉu vi volas scii iom pli pri “Los Dinamos”? Do vizitu la sekvan ligon, kie estas interesa filmeto: https://www.youtube.com/watch?v=3yMSm2Mlz1g

Se vi volas havi pliajn informojn pri la parko, bv. viziti: http://www.mcontreras.cdmx.gob.mx/parque-ecoturistico-de-los-dinamos.html

ATENTU ke, novajn informojn pri la evento ni publikigos en la Facebook-paĝo de nia evento https://www.facebook.com/events/1863767507262116/ , kie vi ankaŭ povas konfirmi ĉeeston al “Paralela universo en Los Dinamos” aŭ en unu el la sekvaj poŝtelefonoj: 5521399734 aŭ 5537842401.

Inter la diversaj grupoj estos dividotaj fotoj, videoj kaj spertoj. Do, ĉiuj povos scii kio okazis en la aliaj Paralelaj Universoj.

Por havi pli da informoj ĝenerale pri paralela universo “MONDE”, bv. iri al la sekva ligo: https://www.facebook.com/groups/691599730978382/

La invito estas malfermita por ĉiu, kiu volas partopreni; esperantoparolantoj, komencantoj, interesitoj kaj akompanantoj.

BONVENON!!!

* Organizas: MEF, Ana Luisa Velasco kaj Víctor Sombra.

Categorías: