Paralela Universo en Meksiko: ekoturisma parko 'Dos aguas', 19an de aŭgusto*

Paralela Universo estas amasa unutaga renkontiĝo, kiu ĉijare okazos sabate, la 19an de aŭgusto, en diversaj urboj ĉefe tra Ameriko, tamen aliĝis al la afero ankaŭ iuj eŭropaj. La ideo estas renkontiĝi vizaĝ-vizaĝe inter Esperantoparolantoj por plifortigi la kaj kreskigi la lokajn grupojn, por ĝui la movadon parolante Esperanton.

En la Meksiko, la ĉefurbanoj de la lando okazigos ekskurson al bela ekoturisma parko nomata “Dos Aguas” (Du akvoj), kiu troviĝas en Estado de México, la ekzakta adreso estas:

Prolongación la Cuesta s/n

Col. Prolongación Anselmo Granados

San Rafael Tlalmannalco, Estado de México.

Ni ekigos kune la vojaĝon tien je la 9ah. de la metrostacio Zaragoza. Ni renkontiĝos ene de la metroo, sub la horloĝo de la metrostacio Zaragoza en la direkto al Pantitlán. Tamen en la kazo ke vi NE estos akurata aŭ perdiĝos, bv. iri al la sekva ligo por scii kiel alveni http://ecoturismodosaguas.com/como-llegar/.

Atentu ke, ĉiu homo devas pagi 50 meksikajn pesojn (MXN) ĉe la enirejo, kio inkluzivas:

Rostokadrojn, viziton al bieneto, uzon de infanludejo, basketbal-ejo plaĝa retpilkadejo kaj parkejo.

Kontraŭ krompago, dependante de ĉiu specifa servo (inter 40 kaj 100 MXN), oni povas uzi ekz. tirolesa, rapel, canopy, ktp. Krome por tiuj kiuj venas de ne tiom proksimaj urboj aŭ se vi simple volas veni antaŭe aŭ resti poste, vi povas lui kabanojn aŭ kampadi tie.

Eblas tie tagmanĝi en restoracio, tamen ni planas kune pikniki do, bv. nepre kunporti ion por kundividi, ekz. sandviĉojn, fruktojn, la tiel nomataj “botanas”, dolĉaĵojn, ktp. Ĉiu devas kunporti siajn proprajn trinkaĵojn!

Se vi volas havi pliajn specifajn informojn pri la parko “Dos aguas”, bv. viziti ĝian retpaĝon: http://ecoturismodosaguas.com/

ATENTU ke, novajn informojn pri la evento ni publikigos en la Facebook-paĝo de nia evento https://www.facebook.com/events/790878031088083/?acontext=%7B%22action_h..., kie vi ankaŭ povas konfirmi ĉeeston al “Paralela universo en Dos Aguas” aŭ en unu el la sekvaj poŝtelefonoj: 5540043941 aŭ 5564070400.

Inter la diversaj grupoj estos dividotaj fotoj, videoj kaj proponoj. Do, ni povas scii kio okazis en la aliaj Paralelaj Universoj.

Por havi pli da informoj ĝenerale pri paralela universo “MONDE”, bv. iri al la sekva ligo: https://www.facebook.com/groups/691599730978382/

La invito estas malfermita por ĉiu, kiu volas partopreni; esperantoparolantoj, komencantoj, interesitoj kaj akompanantoj.

NI ATENDAS VIN!!!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco kaj Víctor Sombra.

Categorías: