Parolu en esperanto kun ni la 10an de novembro en CDMX!*

Ne forgesu ke venontan semajnon ni okazigos nian konversacian rondon en la ĉefurbo de la lando. Ni renkontiĝos dimanĉe, la 10an de novembro, je la 16ah. kiel kutime en la rapida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas” kies adreso estas:

Circuito interior #193

Col. Verónica Anzures

Ĉefurbo de Meksiko

Akompanu nin! ĉiuj estas invitataj kaj ni tre ĝojas ke ofte venas novaj homoj al niaj rondoj por praktiki la lingvon. La evento estas senpaga kaj eblas kunporti aŭ tie aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Demandoj, duboj? Do sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744

Kaj memoru ke meze de decembro ni okazigos la Zamenhofan tagon, pliajn informojn ni publikigos baldaŭ en la ttt kaj sociaj retejoj de la asocio. Estu atentaj kaj BONVENON!

Organizas: MEF. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

Categorías: