Postkongresa renkontiĝo, aŭskultu persone esperantan muzikon!

Profitante ke post la okazigo de la 14a MEK ankoraŭ estas eksterlandaj E-parolantoj en la lando, ni volas inviti vin al postkongresa renkontiĝo, kiu okazos en Tecámac, Estado de México en sabato, la 24an de novembro je la 12ah

La ekzakta adreso estas:

Unión mz. 47, lt. 10

Sta. María Ajoloapan

Tecámac, Estado de México

Aŭskultu esperantan muzikon tiam, ĉar denove nia gasto el konga respubliko, Zhou Mack Mafuila, ludos kaj kantos por ni!

Por scii kiel alveni al la kunvenejo, bv. legi en la suba dosiero la informojn.

Pro luado de tabloj, seĝoj, tendo, preparado de manĝo, ktp., ĉiu partoprenanto pagos 110MXN (membroj de MEF havos 10% da rabato).

Atentu ke nepras konfirmi ĉeeston, skribu al estraro@esperanto-mexico.org

Venu, profitu, konatiĝu kun esperantujo kaj estu parto de nia teamo!

 

Categorías: