Praktiku Esperanton en CDMX, 9an de junio 16ah.*

Tiom rapide pasas la tempo, jes ja kaj ni baldaŭ revidos nin! Ne forgesu ke en ĉiu dua dimanĉo de la monato ni okazigas la monatan renkontiĝon en CDMX por praktiki Esperanton, do la venonta estos en la 9a de junio je la 16ah. ĉe la kutima loko: rápida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”, kiu troviĝas en:

Circuito interior #193

Col. Verónica Anzures

Ĉefurbo de Meksiko

Akompanu nin, ne gravas se vi estas komencanto, ni helpos vin forigi dubojn kaj plibonigi vian lingvan nivelon. Memoru ke oni lernas nur se oni praktikas!

Notu ke la evento estas senpaga sed eblas tie aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Demandoj, duboj? Do sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744

Ĝis tiam!!!

Organizas: MEF. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

Categorías: