Praktiku Esperanton, promenu, manĝu kun ni en Cholula, 27an de oktobro*

Ĉu vi ne havis la eblon pasintmonate ĝui kun ni tempon en parko de Cholula? Do ne zorgu, ni ripetos la sperton ĉioktobre, ni promenos, kune manĝos tradiciajn manĵaĝojn kaj, kompreneble, praktikos Esperanton en tre amikema etoso.

Do ni vidos nin samloke (Parque Soria) kaj samhore (je la 14ah) en dimanĉo la 27an de oktobro. La adreso estas:

Calle 3 Ote. Cholula, Puebla.

Trovu nin proksime de la elirejo de la piramidmuzeo por de tie eki la promenadon. ĈIUJ estas invitataj, fluaj parolantoj de la lingvo, komencintoj, komencantoj, eĉ akompanantoj kaj kuriozemuloj. Profitu la ŝancon praktiki la lingvon kaj integriĝi al nia grupo.

Ĉu vi volas havi pli da informoj aŭ havas dubojn? Bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org

* Respondecas: Iván Deance, ano de Esperanto-Puebla.

 

Categorías: